中文版| English| Français| Русский| Español| لعربية

homeCentro de Comercialización

Categoría

Maquinaria de Cartón
Línea de Producción de Alta Velocidad de Cartón Corrugado
Máquina Simple Cara
Soporte sin Ejes
Precalentador
Ecoladora Automática
Puente de Transportadora
Encoladora de Doble Estrato
Máquina Encoladora
NC Máquina de Corte
Cortadora-marcadora
Etiquetadora
Maquina Ranuradora y Impresora Flexográfica y Troqueladora Rotatoria
Máquina Plegadora - Pegadora
Cosedora para Cartón
Laminador
Máquina de empacado
Máquina Plegadora y Troqueladora para Cartón
Máquina Cortadora/Fabricante de Caja de Cartón
Máquina para Partición
Máquina de Soplar Plástico
Máquina de Inyección de Plásticos
Otras Maquinarias Relacionadas

Consultación en Línea

Contáctenos

  • Jack Lee
  • 86-318-6873770
  • 86-318-6873770
  • info@chinacartonmachine.com
    sales@chinacartonmachine.com
  • C/Xinhua sección del oeste 88º, Distrito de Taocheng, Ciudad de Hengshui, Provincia de Hebei Localización de la planta: al lado este, 3km de la carretera nacional 104, el sur del pueblo Dongguang, Provincia de Hebei.

Noticias Industriales

Aĉetado en la 12a de decembro

Visitantes Atendidos :1930Fecha:2015-12-24
Alvenas la fino de la jaro, kaj alproksimiĝas sezono de rabatoj... Ĉinio ĵus spertis la aĉetofestivalon de la 11a de novembro, kaj Usono -- la Nigran Vendredon. Baldaŭ venos la aĉetofestivalo de la 12a de decembro kaj Kristnasko.

    Ĉinio ĵus spertis la aĉetofestivalon de la 11a de novembro, kaj Usono -- la Nigran Vendredon. Baldaŭ venos la aĉetofestivalo de la 12a de decembro kaj Kristnasko.

 

    Ne timu, ke vi aĉetis ne sufiĉe...

 

    Ĉu vi vere konas la sezonon de rabatoj?

 

    Nigra Vendredo

 

    En Usono la Nigra Vendredo estas la unua tago tuj post la Dankodona Tago, la kvara ĵaŭdo de novembro. La tago, kiu markas la komencon de butikumo dum Kristnasko, estas ĉiujare rigardata kiel mezurilo de vendado dum Kristnasko kaj ankaŭ estas unu el la plej atentataj kaj laborigaj tagoj dum la tuta jaro por butikoj.

 

    Aĉetofestivalo de la 11a de novembro

 

    La 11a de novembro estas rigardata de ĉinoj kiel tago de gefraŭloj. Komence de 2009 en tiu dato, Tmall, JD, Suning kaj aliaj retvendejoj donas grandan rabaton, kaj tio fariĝis la plej granda interreta komerca aktivado en Ĉinio.

 

 

Sendotaj pakaĵoj post aĉetofestivalo de la 11a de novembro
 

 

    Malsame ol la Nigra Vendredo, la aĉetofestivalo de la 11a de novembro okazas interrete. Ne videblas longaj vicoj de aĉetantoj antaŭ magazenoj, tamen senbrida aĉetado okazas en la interreto.

 

    Aĉetofestivalo de la 12a de decembro

 

    La aĉetofestivalo de la 12a de decembro devenas de tiu de la 11a de novembro. Krom la ĉefaj retbutikoj Taobao kaj Tmall, la kompanio Alibaba malfermis novan batalkampon -- retbutiko Koubei. Pli ol 300 miloj da tradiciaj butikoj, ekzemple restoracio, superbazaro, servo de sendado, magazeno, flughaveno, beligejo, frizsalono kaj kinejo en pli ol 200 urboj de Ĉinio, eĉ tiuj en 12 landoj kaj regionoj, inkluzive de Aŭstralio, Francio, Germanio, Japanio, Sud-Koreio, Tajlando, Singapuro kaj Hongkongo, Makao kaj Tajvano, partoprenos en la aĉetofestivalo. La aĉetantoj pagos per la softvaro Alipay, ĝuante 50% da rabato.

 

 

 

    Por certigi glatan iradon de la aĉetofestivalo, nur en Ŝanhajo Alipay varbis 20 milojn da vendistoj por ofertado. Por ĉi-jara aĉetofestivalo Alipay kaj la retejo Jianzhimao per parttempa dungado atingis strategian kunlaboron.

 

    Ni atendas, kia estos la festivalo en Ŝanhajo post la grandskala preparo.

 

    Kristnasko

 

    Kristnasko estas la plej grava festo por multaj landoj. Ĝi okazas fine de la jaro kaj multaj butikoj komencas ofertojn tiutempe per granda rabato.

 

 

 

 

    Menciindas, ke la ofertado de la Nigra Vendredo estas tiom forta, ke la rabato dum Kristnasko iĝis evidente malforta. Al la Dankodona Tago ne tiel grandan atenton donas eŭropanoj, tial rabato en eŭropaj landoj dum Kristnasko estas la plej granda en la tuta jaro.